Simono el Cireno | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Mateo 27 Marko 15 Luko 23 |
Informoj | |
Sekso | vira |
Infanoj | Aleksandro de Cireno • Rufo de Tebo |
Simono el Cireno, kromnomita la cirenano, estas la viro kiun, laŭ evangelioj[1], romiaj soldatoj devigis [2] porti la krucon de Jesuo, kiu estis puŝita al Golgoto. Jesuo, fakte, krude elĉerpigita pro la skurĝado kaj aliaj turmentoj al li suferigitaj, ne plu kapablis marŝi kun surŝultre la peza ligno. Evangelioj ne liveras kroman informon pri la Cirenano se ne ke li estis «patro de Aleksandro kaj Rufo», membroj certe konitaj en la komunumo al kiu Marko ideale adresas sian evangelion.[3]
« Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon (Mk 15,21). Origine greka: "Καὶ ἀγγαρεύουσι παράγοντά τινα Σίμωνα Κυρηναῖον, ἐρχόμενον ἀπ' ἀγροῦ, τὸν πατέρα Ἀλεξάνδρου καὶ Ρούφου, ἵνα ἄρῃ τὸν σταυρὸν αὐτοῦ".